Bala Kriŝno
Bala Kriŝno (sanskrito: बाल-कृष्ण bālakṛṣṇa, laŭvorte "infano Kriŝno") foje tradukita al "Dia Infano Kriŝno", historie estas unu el la fruaj kultadaj formoj en Kriŝnismo kaj elemento de la historio de Kriŝna adorado en antikva tempo. Ĉi tiu tradicio estas konsiderita kiel parto de la nombro de aliaj tradicioj kiuj kondukis al fuzio en pli posta fazo de la historia evoluo kaj kulminis per kultado de Radha Kriŝno kiel Svajam bhagavan. Aliaj tradicioj unudiismaj estas la Viŝnuismo and kultado al Gopalo, kiu kune kun kultado al Vasudeva Kriŝno formas la bazon de la nuna tradicio de la unudiisma Kriŝna-religio. La kultado de Bala Kriŝno, la dia filo, kvankam signifa trajto de la Kriŝna-religio, ofte ricevas malplida atento, tamen ĝi estas unu el la plej popularaj diaĵoj de Kriŝno en multaj partoj de Hindio hodiaŭ. Fruaj indikoj pri tia kultado povas esti trovitaj aŭ jam en la 4-a jarcento a.K.
Bala-Kriŝno ofte estas prezentita kiel malgranda infano rampanta sur siaj manoj, kaj genuoj aŭ dancado kun peco da butero en sia mano. En la Bhagavad Gita, ŝajnas ke Kriŝno instruas universalan unudiisman religion de persona Dio kaj montras sin mem-Dio. La infanaj epizodoj de la legendo de Kriŝno iĝis la fokuso de la mezepokaj devotaj kultoj, kiuj komencis disvolviĝi en kelkaj movadoj en mezepoka Barato.